Triuma sistemo

Triuma sistemo estas pozicia nombrosistemo, kies bazo estas 3. La sistemo havas nur 3 signojn por skribi nombrojn, nome: 0 kaj 1 kaj 2. Sistemo ne estas ofte uzata.

La nombro 3 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (legu: unu-nulo). Ĉiu unuo de sekva grado estas 3-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la unuoj de la triuma sistemo sin prezentas kiel vico de nombroj: 1, 3, 9, 27, 81, …, 3n, …

Krom varianto kun ĉiuj pozitivaj ciferoj 0, 1 kaj 2 ekzistas alia prezento de la triuma sistemo: ekvilibra triuma sistemo, kie uziĝas ciferoj -1, 0 kaj 1.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search